Turkio: Ni subtenu la laboristojn de TikTok

Partnerece kun UNI Global Union (kiu reprezentas pli ol 20 milionojn da laboristoj en la servo-sektoro en 150 landoj), la United Steel Workers Canada (la plej granda sindikato en la privata sektoro en Nordameriko), Çağrı-İş and Sosyal-İş, sindikatoj kiuj reprezentas la laboristojn en oficejoj, komerco kaj telefonvokocentro en Turkio.

 
 
La kanada teknologia entrepreno Telus provizas servojn al TikTok kaj aliaj grandaj entreprenoj kadre de siaj aktivecoj en Turkio.

Tamen, la laboristoj, kiuj okupas tiujn « profitdonajn » postenojn estas premitaj pro malaltaj salajroj kaj laborkondiĉoj psikologie elĉerpitaj. Le rendimentaj celoj estas konstante altigitaj, laborsekuro ne ekzistas kaj arbitraj maldungoj okazas.      

La laboristoj de Telus sindikataniĝis por postuli kolektivan konvencion. Responde, la entrepreno komencis maldungi sindikatajn reprezentantojn kaj modifis sian juĝan statuson por malhelpi la sindikatajn aktivecojn.

La laboristoj, kiuj stariĝas nun sur strikposteno antaŭ la buroo de Telus en Izmiro, postulas pli bonajn laborkondiĉojn, agnoskon de siaj sindikataj rajtoj kaj reenpostenigon de siaj maldungitaj kolegoj.

La laboristoj de Telus TikTok luktas por pli bonaj laborkondiĉoj por siaj familioj kaj ĉiuj kontraktaj laboristoj. Ni ne povas ignori ilian lukton, ni estu solidaraj !   


Vi povas helpi! Tajpi vian nomon kaj retpoŝtan adreson, poste klaki „Sendi mesaĝon“ en la suba parto de tiu ĉi paĝo.

Nomo:
[necesa]
Retpoŝta adreso:
[necesa]
Via sindikato/organizo:
Via lando:
Enmetu vian mesaĝon ĉi tien – aŭ simple uzu la ekzistantan mesaĝon.


Stop spam!
Enmetu la numeron 5593 ĉi tien:

Dankon


Se vi volas estonte ricevi de ni avertojn pri urĝaj agoj, bonvole marku tiun ĉi elektbutonon:

Jes :
Ne :







Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
todd.langley@telus.com, nicole.gutierrez@telusdigital.com, gabriela.bratoeva@telusdigital.com, pascal.henssen@telusdigital.com, daniela.illuminati@telusinternational.com