Tajlando : haltigu la detruadon de la sindikato ĉe YPC

Partnerece kun IndustriALL Global Union kaj Confederation of Industrial Labour of Thailand (CILT).

Panicha Kanyana kaj Anucha Chaipha estis provizore eksigitaj de la entrepreno post la organizado de 400 laboristoj en 2023 fare de ilia sindikato Thailand Autoparts and Metal Workers Union (TAM). YPC ankaŭ translokis 38 sindikatanojn al aliaj departementoj, rifuzis kromajn laborhorojn kaj atribuis al ili malraciajn rendimentajn indicojn. La sindikatanoj estis ankaŭ minacitaj de portempaj laborkontraktoj kaj eksteraj laboristoj estis dungitaj. Tiuj praktikoj konsistigas malobservadojn de la tajlanda leĝo koncerne la laborrilatojn, kaj la internaciajn labornormojn.
Panicha Kanyana luktas por siaj laborrajtoj ĉe la tribunalo, dum Anucha Chaipha, kiu estis redungita, frontas ĉiutagan diskriminacion sur sia laborposteno, ne rajtas efektivigi kromajn laborpostenojn kaj estas devigita fari sengravajn taskojn.
YPC Precision devas tuj meti finon al la malfondo de la sindikato, reenpostenigi Panicha Kanyana en lian originan postenon, pagi la nepagitajn salajrojn, kaj meti finon al ĉia diskriminacio kontraŭ Anucha Chaipha.


Vi povas helpi! Tajpi vian nomon kaj retpoŝtan adreson, poste klaki „Sendi mesaĝon“ en la suba parto de tiu ĉi paĝo.

Nomo:
[necesa]
Retpoŝta adreso:
[necesa]
Via sindikato/organizo:
Via lando:
Enmetu vian mesaĝon ĉi tien – aŭ simple uzu la ekzistantan mesaĝon.


Stop spam!
Enmetu la numeron 5570 ĉi tien:

Dankon


Se vi volas estonte ricevi de ni avertojn pri urĝaj agoj, bonvole marku tiun ĉi elektbutonon:

Jes :
Ne :







Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
Sakurai@ypc-g.com, salisa_mk@ypcthailand.com, prasopsuk.jtekt@gmail.com, ciltthai@gmail.com