Pollando: Defendi la rajtojn de la fervojistoj kaj de la sindikatoj ĉe PKP Cargo

Partnerece kun la Eŭropa federacio de la transport-laboristoj , transeŭropa organizaĵo, kiu grupigas la transportajn sindikatojn de Eŭropa Unio, la Eŭropa Ekonomia Areo kaj landoj de Centra kaj orienta Eŭropo. Hodiaŭ, la ETF reprezentas pli ol 5 milionojn da transport-laboristoj el pli ol 200 transportaj sindikatoj kaj 38 eŭropaj landoj. Tiuj laboristoj ĉeestas en ĉiuj sektoroj de la transport-industrio, sur tero, en maro kaj en la aeroj.

La rajtoj de la laboristoj en Pollando estas grave minacitaj. PKP Cargo S.A, unu el la plej grandaj entreprenoj de fervoja vartransporto en la lando restrukturiĝas kaj malobservas el evidenta maniero la leĝojn, normojn kaj rajtojn, kiuj protektas la sindikatajn aktivecojn en Pollando. La entrepreno praktikas diskriminacion kontraŭ membroj de la sindikato « Solidarność », maljuste celante ilin cele al maldungo, inkluzive de gravaj sindikataj reprezentantoj en la naciaj kaj lokaj strukturoj en la fervoja sektoro.   

Tiu kontraŭleĝa kaj senprecedenca agado de la direkcio de la PKP Cargo S.A. sapeas la fundamentajn principojn de la socia dialogo inter dungantoj kaj dungitoj reprezentitaj pere de siaj sindikatoj.

Inter la maldungitaj personoj figuras gravedaj virinoj, izolitaj parencoj (inkluzive de tiuj, kiuj okupiĝas pri handikapitaj infanoj), subtenantoj de unikaj familioj kaj laboristoj, kiuj profitas protektadon antaŭ emeritiĝo. Tiaj agadoj ne nur malobservas la fundamentajn principojn de la sociala respondeco, sed ankaŭ reprezentas nehumanan kaj kontraŭleĝan atakon kontraŭ la plej vundeblaj kaj plej protektitaj grupoj de la socio.

Ni bezonas vian helpon por sendi klaran mesaĝon al PKP Cargo kaj pola registaro. Ĉesigu atakon kontraŭ la rajtoj de la laboristoj kaj engaĝu konstruktivan dialogon kun la sindikatoj.  


Vi povas helpi! Tajpi vian nomon kaj retpoŝtan adreson, poste klaki „Sendi mesaĝon“ en la suba parto de tiu ĉi paĝo.

Nomo:
[necesa]
Retpoŝta adreso:
[necesa]
Via sindikato/organizo:
Via lando:
Enmetu vian mesaĝon ĉi tien – aŭ simple uzu la ekzistantan mesaĝon.


Stop spam!
Enmetu la numeron 5540 ĉi tien:

Dankon


Se vi volas estonte ricevi de ni avertojn pri urĝaj agoj, bonvole marku tiun ĉi elektbutonon:

Jes :
Ne :







Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
bprm@kprm.gov.pl, kontakt@kprm.gov.pl, sekretariatDKlimczaka@mi.gov.pl, sekretariat.c@pkpcargo.com, sekretariat@pkp.pl, sekprez@solidarnosc.org.pl, branze@solidarnosc.org.pl, b.michalowska@tygodniksolidarnosc.com, ksk@ksk.org.pl