Barato: restarigi pli altajn minimumajn salajrojn por la vestaĵlaboristoj en Tiruppur, Tamilnado

Partnerece kun grupo de sindikatoj, kiuj luktas por decaj salajroj, sociala asekuro, sekuraj laborkondiĉoj kaj aliaj leĝaj rajtoj por miloj da laboristoj de la monda ĉeno de provizado en vestaĵoj bazita en Tiruppur, TamilNadu, Barato. Temas interalie pri Banian and Pothu Thozhilalar Sangham (Centre of Indian Trade Unions-affiliated) ; Indian National Trade Union Congress (INTUC) ; Hind Mazdoor Sabha (HMS) ; Labour Progressive Federation (LPF) Banian Labour Union ; Banian Thozhilalar Munnetra Sangham, Tiruppur. ``

Oni taksas ĝis 600 000 la nombron de teksaĵlaboristoj en Tiruppur (Ŝtato Tamilnadi, Barato), kiu provizas la plej gravajn varmarkojn de la mondo kaj entreprenojn de la rapidmodo. Ni petas pli altajn minimumajn salajrojn por la laboristoj kaj kontraŭas la lastan revizion de majo. La registaro de Tamilnadu anoncis « projekton » de revizio de la minimumaj salajroj en novembro 2023, post limdato de 10 jaroj (dum la leĝo antaŭvidas ne pli ol kvin jarojn), kaj tio post ĝia asigno en justico fare de la Ĉefkortumo de Barato.     

Sed la « fina » aranĝo pasintan majon proponis salajron eĉ pli malaltan. La registaro diskrete modifis la kalkulmetodon de la inflacia monkompenso reduktante ĝis 50% tiun parton de la minimuma salajro. Alia ruzo de la registaro kaj de la Ŝtato, cedante al la premgrupo de la dungantaro konsistas en fikso de minimuma salajro malsimila por la « konfekcia industrio » kaj la fabrikado de « subvestaĵ- kaj trikot- industrio » de post 2016. 

Tio ebligis al ĉiuj dungantoj, kiuj fabrikas maŝvestaĵojn, simple deklari, ke ili apartenas al tiu ĉi sektoro, kun la plej malalta salajro.  

Ni postulas, ke tiu trompa distingo finiĝu. Ni petas de la registaro, ke ĝi tuj restarigu la « projekton de revizio », eĉ tro malmulte kaj tro malfrue, kaj ke ĝi strikte sekvu procezon tripartan kaj travideblan por fiksi la minimuman salajron. La minimuma salajro por ĉiuj laboristoj devus atingi almenaŭ 26 000 rupiojn, (310 USD) monate, kio apenaŭ kovras la bazajn vivtenajn elspezojn.     


Vi povas helpi! Tajpi vian nomon kaj retpoŝtan adreson, poste klaki „Sendi mesaĝon“ en la suba parto de tiu ĉi paĝo.

Nomo:
[necesa]
Retpoŝta adreso:
[necesa]
Via sindikato/organizo:
Via lando:
Enmetu vian mesaĝon ĉi tien – aŭ simple uzu la ekzistantan mesaĝon.


Stop spam!
Enmetu la numeron 5513 ĉi tien:

Dankon


Se vi volas estonte ricevi de ni avertojn pri urĝaj agoj, bonvole marku tiun ĉi elektbutonon:

Jes :
Ne :







Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
cmo@tn.gov.in, minister_labour@tn.gov.in, labsec@tn.gov.in, com.tnlabour@nic.in, prgsampath@gmail.com