Ĉeĥio: Solidarecon kun la metalurgiistoj de Liberty Steel Ostrava

Partnerece kun OS KOVO, IndustriAll-Eŭropo kaj IndustriALL Global Union. IndustriALL Global Union estas federacio de sendependaj kaj demokratiaj sindikatoj, kiuj reprezentas man- kaj nemanlaboristojn en la sektoroj metalurgio, kemio, energio, minekspluatado, teksaĵ-industrio, vestado kaj ŝuoj, kaj koneksaj industrioj kaj aktivecoj. Ĝi reprezentas 7 milionojn da laboristoj, viroj kaj virinoj, kolektiĝintaj ene de 200 naciaj aliĝintaj sindikatoj en 39 eŭropaj landoj. IndustriALL Global Union reprezentas 50 milionojn da laboristoj en 140 landoj en la sektoroj minekspluatado, energio kaj manufaktura industrio. Ĝi estas forto de tutmonda solidareco, kiu luktas por pli bonaj laborkondiĉoj kaj sindikataj rajtoj en la tuta mondo.

La situacio de la metalurgiistoj de Liberty Steel Ostrava estas kriza. La 23an de julio, la direkcio anoncis amasan maldungon. Ĉirkaŭ kvin mil personoj laboras nun en la entrepreno. La maldungoj ŝajne koncernas ĝis 2 600 personoj. La cetero de la personaro havas malmulte da informoj pri sia sorto. Tiu ŝoka novaĵo intervenis, post kiam Liberty Steel ĉesigis pagi la salajrojn de la laboristoj de Liberty Ostrava jam en majo, pro nesolventeca proceduro. Ĉar la entrepreno ne estas solventa, necerteco regas koncerne la pagon de la antaŭavizaj periodoj kaj de la monkompensoj por la maldungitaj laboristoj. La 29an de julio, la Buroo de la Laboro de la Ĉeĥa Respubliko lanĉis eksterordinaran subtenprogramon, kiu enhavas profesian orientiĝon, alipostenigon kaj salajrajn subvenciojn por helpi la laboristojn de Liberty Ostrava minacitaj pri perdo de siaj laborpostenoj. De monatoj, la ĉeĥa OS KOVO, IndustriAll-Eŭropo kaj IndustriALL Global Union klopodas por trovi pli bonan solvon por la laboristoj de Ostrava, sensukcese. Estas tempo, ke la ĉeĥa registaro, la kreditoroj de Liberty kaj la Eŭropa komisiono serioze atentu pri la sorto de la laboristoj. 


Vi povas helpi! Tajpi vian nomon kaj retpoŝtan adreson, poste klaki „Sendi mesaĝon“ en la suba parto de tiu ĉi paĝo.

Nomo:
[necesa]
Retpoŝta adreso:
[necesa]
Via sindikato/organizo:
Via lando:
Enmetu vian mesaĝon ĉi tien – aŭ simple uzu la ekzistantan mesaĝon.


Stop spam!
Enmetu la numeron 5498 ĉi tien:

Dankon


Se vi volas estonte ricevi de ni avertojn pri urĝaj agoj, bonvole marku tiun ĉi elektbutonon:

Jes :
Ne :







Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
sakarova.dana@cmkos.cz