Kartvelio: Subteno al la strikantoj de la entrepreno Evolution Gaming

Partnerece kun LABOR Georgia kaj UNI Global Union. UNI estas tutmonda sindikato, kiu reprezentas pli ol 20 milionojn da laboristoj en la sektoro de servoj en 150 landoj.

Evolution Gaming Kartvelio salajras pli ol 7 500 personojn. Ĉirkaŭ 50% el la multaj ĉenmagazenoj estas instalitaj en Kartvelio. Plejparte el la studioj operacias en Kartvelio. La ĉefaj mongajnoj devenas de Kartvelio.

De post la 12a de julio, miloj da laboristoj strikas por defendi sian dignecon, plibonigi siajn laborkondiĉojn kaj siajn salajrojn.

La dungitoj de Evolution Gaming mencias la humiligan sintenon de la direkcio de la entrepreno, la nesalubrajn vivkondiĉojn kaj la disvolviĝantajn malsanojn, la maljustajn salajrojn kaj la neelteneblajn laborkondiĉojn.

Plejparte el la dungitoj estas studentoj kaj ilia salajro situas inter 30 kaj 50% el la averaĝa salajro en Kartvelio.

La sektoro de la ludoj de UNI, tutmonda sindikato, subtenas la strikantojn kaj petas de Evolution Gaming, ke ĝi tuj komencu sincerajn intertraktadojn kun la sindikato. « Ni estas flanke de niaj membroj en ilia lukto por justa traktado kaj pli bonaj laborkondiĉoj », deklaris Giedre Lelyte, respondeculo de la sektoro ludoj ĉe UNI. « Tiu kolektiva agado estas la signo de fortika kaj unuiĝinta fronto kontraŭ la suferigitaj problemoj. Estas gravege, ke Evolution Gaming ĉesigu heziti, kaj engaĝiĝu en konstruivan dialogon por kiel eble plej rapide solvi tiujn problemojn ».


Vi povas helpi! Tajpi vian nomon kaj retpoŝtan adreson, poste klaki „Sendi mesaĝon“ en la suba parto de tiu ĉi paĝo.

Nomo:
[necesa]
Retpoŝta adreso:
[necesa]
Via sindikato/organizo:
Via lando:
Enmetu vian mesaĝon ĉi tien – aŭ simple uzu la ekzistantan mesaĝon.


Stop spam!
Enmetu la numeron 5480 ĉi tien:

Dankon


Se vi volas estonte ricevi de ni avertojn pri urĝaj agoj, bonvole marku tiun ĉi elektbutonon:

Jes :
Ne :







Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
mcarlesund@evolution.com ambassaden.tbilisi@gov.se agritradeunion@gmail.com hrgeorgia@evolution.com jcleasson@evolution.com info@moh.gov.ge