Serbio: Yura devas ĉesigi la detruadon de la sindikatoj kaj intertraktadi

Partnerece kun IndustriAll-Eŭropo kaj la Aŭtonoma sindikato de la metalurgiistoj de Serbio - Yura Corporation – Leskovac Chapter. IndustriAll European Trade Union estas federacio de sendependaj kaj demokratiaj sindikatoj, kiuj reprezentas la man- kaj nemanlaboristojn en la sektoroj de metalurgio, kemio, energio, minekspluatado, teksaĵ-industrio, vestado kaj ŝuoj, kaj ankaŭ industrioj kaj koneksaj aktivecoj. Ĝi reprezentas 7 milionojn da laboristoj, viroj kaj virinoj, kolektiĝintaj ene de 200 naciaj aliĝintaj sindikatoj en 39 eŭropaj landoj. La aŭtonoma sindikato de la laboristoj de la metalurgiistoj de Serbio estas la plej granda sindikato de metalurgiistoj de Serbio, kiu sindikatigas precipe la aŭto-industrion, la minsektoron kaj la Defendan industrion de Serbio.

Dum junio 2024, la aŭtonoma sindikato de la metalurgiistoj de Serbio - Yura Corporation – sekcio de Leskovac, kondukis serion da averto-strikoj en ĝia lukto por pli bonaj salajroj kaj dignaj laborkondiĉoj. Yura havas inter siaj klientoj eŭropajn aŭtokonstruistojn kiel Kia, Hyundai, Jaguar, Porsche, Audi, Mercedes, ktp. Kaŭzis la strikojn, la reduktoj de manĝporcioj en la kafeterio kaj la konstanta difektado de la sanitaraj kondiĉoj en la uzino. Krome, la laboristoj luktis kontraŭ la puna politiko de Yura koncerne la kromsalajron pri asidueco, kiu postulas « absolutan asiduecon » por ricevi kompletan salajron. Unu sola forpermeso pro malsano povas konduki al malaltigo de la salajro dum la ses sekvontaj monatoj. Dum la strikoj, ĉiuj laboristoj suferis timigadon kaj konstantajn minacojn fare de la direktoro kaj skipĉefoj. La entrepreno, male al la serbia leĝo, rifuzis intertraktadi kun la sindikato. Yura pli kaj pli premas la laboristojn kaj volas, ke ili forlasu la sindikatojn, ostracismante la laboristojn, kiuj strikis. Ili maldungis kelkajn laboristojn surbaze de artefaritaj akuzoj, utiligante ilin kiel propekan kapron. La sindikato deponis plendon ĉe la germana Federala oficejo pri ekonomiaj aferoj kaj kontroloj de la eksportoj (BAFA), kiu respondecas pri la germana leĝo pri la devo de diligenteco en la proviza ĉeno. IndustriAll-Eŭropo subtenis la sindikaton kaj la strikantojn en ilia lukto. La sindikato alvokas internacian solidarecon por premi Yura-n, ke ĝi metu finon al la kontraŭ-sindikataj aktivecoj kaj engaĝu el respondeca maniero la intertraktadojn moderigitajn de la serba ministrejo pri laboro.


Vi povas helpi! Tajpi vian nomon kaj retpoŝtan adreson, poste klaki „Sendi mesaĝon“ en la suba parto de tiu ĉi paĝo.

Nomo:
[necesa]
Retpoŝta adreso:
[necesa]
Via sindikato/organizo:
Via lando:
Enmetu vian mesaĝon ĉi tien – aŭ simple uzu la ekzistantan mesaĝon.


Stop spam!
Enmetu la numeron 5470 ĉi tien:

Dankon


Se vi volas estonte ricevi de ni avertojn pri urĝaj agoj, bonvole marku tiun ĉi elektbutonon:

Jes :
Ne :







Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
yuraserbia@yura.co.kr, sms.yuraleskovac@gmail.com