Esvatinio: Agnoski la sindikaton de la instruistoj kaj respekti la rajtojn de la laboristoj

Partnerece kun Internacia Edukado, Internacia sindikata federacio, kiu reprezentas la instruistojn kaj la laboristojn de la eduksektoro, enkalkulanta 383 organizaĵojn en 178 landoj. La Swaziland National Association of Teachers (SNAT) reprezentas la laboristojn en la eduksektoro en Esvastinio.

De tro multaj jaroj, la Nacia asocio de la instruistoj de Svazilando (SNAT), ties prezidento Mbongwa Dlamini kaj ĝenerala sekretario Lot Mduduzi Vilakati estas celitaj fare de la aŭtoritatoj de Esvatinio. En junio 2024, la Internacia konferenco pri Laboro esprimis « sian profundan maltrankviliĝon koncerne la difektiĝon de la publika ordo kaj ĝian negativan efikon kontraŭ la sindikataj rajtoj en Esvatinio, kaj la kulturon de nepuniteco koncerne la krimojn plenumintajn kontraŭ la sindikatanoj ». La OIT admonis la registaron, ke ĝi adoptu aranĝojn efikajn, urĝajn kaj limigitajn en la tempo por rezigni pri ĉia perforta traktado, timigado aŭ turmentado (inkluzive de leĝa persekuto), kaj por konduki sendependajn enketojn pri la persekutado kontraŭ Sinjoro Mbongwa Dlamini. Krome, ĝi alvokis garantion, ke la laboristaj organizaĵoj, inkluzive de la Trade Union Congress of Swaziland (TUCOSWA) kaj la SNAT disponu pri necesa memstareco kaj sendependeco por plenumi sian mandaton kaj reprezenti siajn membrojn. De post la rekomendoj de la OIT, la ĉefa sekretario de la ministrejo pri edukado kaj ties superaj kadroj renkontas ĉiusemajne la reprezentantojn de la SNAT. Tamen, la Komisiono de la instruservo (TSC) plu rifuzas malbloki la salajron de la prezidento de la SNAT, malgraŭ du ordonoj de la Tribunalo pri Laboro. La TSC ankaŭ rifuzas renkonti la reprezentantojn de la sindikatoj de instruistoj por diskuti pri la precipaj politikoj kaj praktikoj, kiuj tuŝas la profesion.       


Vi povas helpi! Tajpi vian nomon kaj retpoŝtan adreson, poste klaki „Sendi mesaĝon“ en la suba parto de tiu ĉi paĝo.

Nomo:
[necesa]
Retpoŝta adreso:
[necesa]
Via sindikato/organizo:
Via lando:
Enmetu vian mesaĝon ĉi tien – aŭ simple uzu la ekzistantan mesaĝon.


Stop spam!
Enmetu la numeron 5455 ĉi tien:

Dankon


Se vi volas estonte ricevi de ni avertojn pri urĝaj agoj, bonvole marku tiun ĉi elektbutonon:

Jes :
Ne :







Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
phetsilemavimbela@gmail.com, nxumalovictorphinda@gmail.com, contact@missionofeswatini.ch