Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Ĉinio: Liberigu tuj la enkarcerigitajn ĵurnalistojn kaj profesiulojn de la amaskomunikiloj

Komence de la jaro, Ĉinio arestis du kazakdevenajn ĵurnalistojn en la provinco Ŝinĝango, nord-okcidente de la lando, dum la ĵurnalistino kaj aktivulino Sophie Huang Xueqin estis kondamnita ĝis pli ol kvin jaroj da malliberejo la 14an de julio. La Internacia Federacio de Ĵurnalistoj (IFĴ) kondamnas la jurajn atakojn de Ĉinio kontraŭ la amaskomunikiloj kaj petas rapidan liberigon de ĉiuj enkarcerigitaj ĵurnalistoj.

La IFĴ deklaris : « Liberaj mediatoj ne povas ekzisti, kiam ĵurnalistoj malaperas dum monatoj, sciante nek kie ili troviĝas nek en kia stato. Dum la ĵurnalistoj kaj la laboristoj de amaskomunikiloj plu estas arestitaj kaj detenitaj en neklaraj kondiĉoj, la konstitucia juro pri gazetlibereco estas malobservata. La IFĴ kondamnas la arestojn kaj la daŭrajn detenadojn de la ĉinaj profesiuloj de amaskomunikiloj kaj postulas ilian tujan liberigon.»




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
labourstart@gmail.com