Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Meksiko : Ni postulu liberecon por Víctor Licona Cervantes

Partnerece kun la Sindikato de la ekzekutivo de la Ŝtato Hidalgo – SUTSPEEH, la Internacio de la publikaj servoj – PSI, internacia sindikata federacio, kiu grupigas pli ol 700 sindikatojn kaj reprezentas 30 milionojn da laboristoj en 154 andoj, kaj la Konfederacio de la municipaj laboristoj de Amerikoj – CONTRAM.

La 1-an de julio 2023, je la 7-a horo kaj duono, Víctor Licona Cervantes, ĝenerala sekretario de la kadroj en la Ŝtato Hidalgo « SUTSPEEH » estis arestita de policistoj, dum li iris al la ĝenerala kunsido de sia sindikato. Estis planite diskuti pri tri gravaj demandoj fronte al konstantaj provokoj kaj malrespekto de la sindikata libereco fare de la Ŝtataj aŭtoritatoj: intertraktatoj pri altiĝo de salajroj, plibonigoj de la monatribuoj, kiuj ne estis konsentitaj de la aŭtoritatoj de la registaro de la Ŝtato Hidalgo, redono de la burooj de la SUTSPEEH post perforta elpelado, kaj nuligo de la administraciaj punoj kontraŭ la laboristoj reprezalie al la defendo de la memstareco de la sindikato kaj la subteno dediĉita al Victor Licona.         

Fronte al tiuj neatenditaj eventoj, la sindikata asembleo ne okazis kaj la sindikatanoj rapide organizis manifestaciojn kaj blokis vojojn. Nuntempe, tiuj sindikatanoj suferas timigojn fare de la lokaj aŭtoritatoj.

Ĝis nun, pluraj aŭdiencoj ĉe la tribunalo okazis sen decidi pri lia vere leĝa situacio, dum li estas senigita je siaj fundamentaj rajtoj, nome vizitoj al sia familio, amikoj kaj sindikataj kolegoj.

Kuniĝu kun la SUTSPEEH, kun la Internacio de la publikaj servoj kaj al la Konfederacio de la municipaj laboristoj de Amerikoj por postuli tujan kaj senkondiĉan liberigon de Victor, kaj finon de la represio kontraŭ aliaj sindikatanoj.       




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
guillermoolivares@hidalgo.gob.mx, oscargonzalez@hidalgo.gob.mx, lucero.ceron@hidalgo.gob.mx